Oftaj demandoj

  1. Kio estas la principo de forĵetebla retadreso?
  2. Por kio forĵetebla retadreso utilas?
  3. Ĉu vi konservas la protokolojn de tiu ĉi servo?
  4. Ĉu vi aldonas reklamon en la redirektaj retpoŝtoj?
Kio estas la principo de forĵetebla retadreso?
Forĵetebla retadreso estas redirekto al via propra retadreso, kaj havas limigitan vivtempon. Dum la tuta daŭro enmetita dum la kreado, la repoŝtoj sendataj al la forĵetebla adreso redirektiĝos ĝis via reala retpoŝta adreso.
Por kio forĵetebla retadreso utilas?
Forĵetebla retadreso povas havi plurajn uzecojn.
  • Vi deziras uzi servon de retejo, kiu necesigas konfirmon de ligo sendata per retpoŝto, kaj vi scias ke tiu retejo vendos vian retadreson; kun forĵetebla adreso, vi povos konfirmi la ligon, kaj tamen vi ne ricevos la reklamon, kiu estos sendita poste.
  • Vi volas partopreni al forumo, kaj ricevi respondojn per retpoŝto, sed tamen sen ke via adreso estu kolektita per robotoj. Tiel, la robotoj kolektas nur la forĵeteblan adreson, kaj post iu tempo vi ne plu ricevos reklamon.
  • Sama uzo en la novaĵgrupoj...
Ĉu vi konservas la protokolojn de tiu ĉi servo?
Jes, sed nur pro juraj kialoj. Vendiĝas neniu retadreso.
Ĉu vi aldonas reklamon en la redirektaj retpoŝtoj?
Ne. Jetable.org estas servo proponata de la franca asocio APINC (Asocio Por la Interreto Ne Komerciala), kaj la servo estas tute sen reklamo; jen kial ankaŭ ne estas banderoloj sur nia retejo.